uBO Lite (uBOL) estas per-MV3 reklamoblokilo. La norma regularo kongruas kun la sama de uBlock Origin: - Kunigitaj filtriloj de uBlock Origin - EasyList - EasyPrivacy - Listo de serviloj kun reklamoj kaj spuriloj, de Peter Lowe Vi povas ŝalti pli regularojn per la agorda paĝo -- alklaku la bildsimbolon de dento-radoj en la ŝprucfenestro. uBOL estas tute indika, signifante ke la uBOL proceso ne bezonatas por filtri, kaj filtradon per aldonado de CSS/JS faras la retumilo mem anstataŭ la kromprogramo. Tiu ĉi signifas ke uBOL mem ne uzas rimedojn de la ĉefprocesoro aŭ memoro dum blokado -- la procezo de uBOL postuliĝas nur kiam vi uzas la ŝprucfenestron aŭ la agordajn paĝojn.